Peter Albert David SINGER, (naskiĝis la 6-an de julio 1946) estas aŭstralia morala filozofo. Li estas profesoro pri Bioetiko en Universitato Princeton, kaj Laŭreata Profesoro ĉe la Centro por Aplikata Filozofio kaj Publika Etiko en la Universitato de Melburno.[1]
Singer specialiĝas pri aplika etiko kaj aliras etikajn aferojn el laika, utilisma perspektivo. Li estas konata precipe por lia libro Besta Liberigo (1975), en kiu li argumentas favore al veganismo, al Efika altruismo kaj lian eseon "Malsato, Aflikto kaj Moralo", en kiu li argumentas favore donaci por helpi la tutmondajn malriĉulojn. Dum la plej granda parto de lia kariero, li estis prefera utilisto, sed li deklaris en La Vidpunkto de la Universo (2014), kun Katarzyna de Lazari-Radek, ke li fariĝis hedonisma utilisto.[2]
Singer dufoje estis estro de la fako de filozofio ĉe Monash Universitato, kie tiu fondis la Centro por Homa Bioetiko. Je 1996 Singer kandidatiĝis sensukcese kun Verduloj por la aŭstralia senato. Je 2004 Singer ricevis la honoron de aŭstralia humanisto de la jaro, donita de la Konsilio de Aŭstraliaj Humanistaj Socioj. Je 2005, The Sydney Morning Herald taksis lin inter la dek plej influaj publikaj intelektuloj de Aŭstralio.[3] Singer kunfondis la organizaĵon Animals Australia kaj fondis la organizaĵon La Vivo Kiun Vi Povas Savi.[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search